Retrospektivo pri centjara rezolucio de la Libera Penso favore al Esperanto

lundi 22 novembre 2010
popularité : 1%

Tre konata en la liberecanaj kaj liberpensaj medioj, same kiel lia filo Maurice, la matematikisto Charles Laisant aktivis por Esperanto ekde 1900.

Jam ekde la kongreso de la Internacia Federacio de la Libera Penso, en Romo, en 1904, estis pritraktita la demando pri rekomendo de Esperanto kiel potenca helpilo en la batalo por la socia progreso kontraŭ ĉiaspecaj superstiĉoj. Tiu ĉi vidmaniero estas interesa, ĉar Esperanto estas la malo de kredo. Ĝi estas lingvo racia kaj senmistera. Kvardek-du membroj de la Akademio de la sciencoj kvalifikis ĝin en 1924 kiel majstroverko de logikeco kaj simpleco.

Dum la kongreso de 1905 de la Libera Penso, en Parizo, deziresprimoj estis denove eldiritaj kaj adoptitaj favore al Esperanto. La Libera Penso estis do inter la unuaj organizaĵoj en Francio kaj en la mondo, kiuj deklaris opinion favore al Esperanto. Ankaŭ en 1905, en Bulonjo-ĉe-Maro, kadre de la unua Universala Kongreso de Esperanto, fondiĝis la Universala Framasona Ligo.

En tiu epoko, la granda geografo Élisée Reclus povis jam konstati kaj noti en sia majstra verko "L’Homme et la Terre" [1] (La Homo kaj la Tero) : "La progresoj de Esperanto estas rapidaj, kaj la idiomo penetras pli en la popolamasojn ol en la superajn klasojn laŭdire inteligentajn. Tio estas, unuflanke, ke la sento de internacia frateco havas sian parton en la deziro uzi komunan lingvon, sento kiu estas renkontebla ĉefe ĉe la socialistaj laboristoj, malfavoraj al ĉiu ideo pri milito, kaj, aliflanke, ke Esperanto, pli facile lernebla ol iu ajn alia lingvo, prezentiĝas unuavice al la laboristoj havantaj malmulte da tempo por siaj studoj."

Élisée Reclus aldonis tiun ĉiam aktualan konstaton : Jen kuriozaĵo, tiu nova lingvo estas jam vaste uzata ; ĝi funkcias same kiel organo de la homa penso, dum ĝiaj kritikantoj kaj kontraŭuloj ripetas ankoraŭ kvazaŭ fervora vero ke la lingvoj neniam estis artefaritaj kreaĵoj kaj devas naskiĝi el la vivo mem de la popoloj, de ilia intima genio. Kio estas vera, tio estas ke la radikoj de ĉiu lingvaĵo estas fakte ĉerpitaj el la primitiva fonto kaj Esperanto konsistigas, pro sia tuta vorttrezoro, nova kaj nekontestebla ekzemplo.

Unu jarcenton post la unuaj paŝoj de Esperanto en Francio kaj en la mondo, la Interreto havigas novan impulson kaj malfermas novajn perspektivojn al tiu lingvo kreita por igi la lingvan komunikadon pli alirebla, pli facila, pli justa inter la popoloj.

En 2001, en Givors, la nacia kongreso de la Libera Penso adoptis la sekvantan mocion per 2456 voĉoj por, 263 kontraŭ kaj 635 sindetenoj : La nacia kongreso de la Libera Penso asertas la neceson disvastigi la uzon de Esperanto, lingvo portanta valorojn universalistajn kaj pacistajn, karaj al la Libera Penso, ĉe internaciaj institucioj, i.a. Unesko.

Temis en tio pri intelekte kuraĝa ago. Fakte, bone planita mensmanipulado puŝas nuntempe pensi, kaj eĉ pli kredi ol pensi, ke Esperanto ne funkciis, ke ĝi apartenas al la pasinteco, ke ĝi ne plu havas ekzistokialon, ke la angla ludas la rolon de internacia lingvo kaj ke ne plu estas kialo pridubi tiun evidentaĵon. La metodo konsistas aspektigi Esperanton kiel utopion, hobion, amataĵon de revemuloj, eviti paroli pri ĝi en la as-tempo, apartigi de ĝi la intereson de la junularo per silento aŭ per misprezento, unue en la instruado, kaj poste en la amasinformiloj.

Estas trompo pri la etikedo !

Fakte, la angla estas unuavice nacia lingvo, kiu estis puŝita en la rolo de internacia lingvo fare de angleparolantaj potencoj kaj ankaŭ fare de la medioj de la Reĝo-mono, por ne diri de la Dio-mono.

La raporto sekrete kaŝita pri konferenco organizita en 1961 fare de Britio kaj Usono fakte antaŭvidis influi la pensmanieron de la neanglalingva mondo per la angla. Tiu interkonsento precize menciis ke la angla devos fariĝi la superreganta lingvo. Renoma lingvistino, Henriette Walter tre ĝuste diris : Unu lingvo, tio estas maniero vidi la mondon. Kaj ĝuste per ilia lingvo, la superregantaj potencoj de la angleparolantaro volas alkonduki la neanglalingvan loĝantaron vidi la mondon je sia propra maniero.

Iama respondeculo de la administracio Clinton, David Rothkopf estis sufiĉe preciza en artikolo publikigita en 1997 : Estas en la ekonomia kaj politika intereso de Usono zorgi ke, se la mondo adoptos komunan lingvon, ĝi estu la angla ; ke, se ĝi orientiĝas al komunaj normoj pri telekomunikado, tiuj normoj estu usonaj ; ke, se ĝiaj apartaj partoj estas kunligitaj per la televido, la radiofonio kaj la muziko, la programoj estu usonaj ; kaj ke, se ellaboriĝas komunaj valoroj, ili estu valoroj en kiuj usonanoj rekonu sin. [2]

Estas do klare ke tiuj, kiuj kondukas la usonan politikon, volas rekoni sin ĉie, senti sin ĉie proprahejme. Ne gravas al ili ke la tutmonda neanglalingva loĝantaro, en stato de kultura kaj lingva fremdiĝo, nenie rekonu sin.

Gravas scii, ke la angleparolanta denaska loĝantaro nun reprezentas nur 4,84% el la homaro [3]. Ĝi estas en stato de regreso pro la demografia evoluado. Tio estas ke 95,16% el la tutmonda loĝantaro estas devigataj foroferi gravan parton el sia tempo, el sia mono, kaj streboj al lernado de lingvo, kiu havas neniun el la necesaj kvalitoj por ludi la rolon de internacia lingvo. Pro ĝia grafismo kaj fonetismo, la angla, pri kiu ekzistas 38 agnoskitaj variantoj [4], prezentas la plej favoran terenon al la disleksio. Certe preskaŭ ĉiuj homoj lernas la anglan sed preskaŭ neniu povas egali denaskajn angleparolantojn rilate al parolkapablo.

Tio estas la kialo pro kiu denaskaj angleparolantoj estas pli kaj pli ofte preferataj, kaj eĉ postulataj, por respondecaj postenoj en administracioj aŭ en entreprenoj.. Margaret Thatcher, kiu donas lecionojn pri bona konduto al la tuta mondo, sed kiu estis nekapabla bone eduki sian filon, deklaris en 2000 dum turneo en Usono : "En la 21a jarcento, la superreganta povo estas Usono, la superreganta lingvo estas la angla, la ekonomia superreganta modelo estas la uson-angla kapitalismo". [5]

La reekzameno de la demando pri la monopolo de la angla postulas nun multe da intelekta kuraĝo. Necesas ankoraŭ pli por proponi Esperanton.

Estas konate ke morta fiŝo flosas laŭ la fluo. Maloftaj estas tiuj, kiuj havas hodiaŭ la kuraĝon iri kontraŭflue, publike malaprobi trompoludon. La mekanismo de tiu ĉi memvola servuto, aŭ de tiu servuto pro nescio, estis prezentita en verkoj de Charles Durand, fakulo pri informadiko, kiu longtempe restadis en angleparolantaj landoj, i.a. "La mise en place des monopoles du savoir" [6]kaj "La nouvelle guerre contre l’intelligence" [7].

Naciskale, eŭropskale kaj mondskale, la investo estas absolute enorma, kaj oni pli bone komprenas kial direktoro de British Council povis iam diri en sia jara raporto de 1987-1988 : "La vera nigra oro estas ne la nafto de la Norda Maro, sed la angla lingvo. La defio de kun ni alfrontas konsistas ĝin plene ekspluati." [8] Fakte, tiu nigra oro estas ni mem, kiel civitanoj kaj impostpagantoj de Francio same kiel de iu ajn alia lando tra la mondo. Alidirite, temas en tio pri kolosa imposto pagita al la landoj gvidantaj la reton de tutplaneda spionado Echelon.

Temas en tio pri netolerebla subteno alportita al la lingvo de nacioj kiuj eltiras el ĝi ĉiujn profitojn kaj kiuj lasas al ĉiuj aliaj la tuton de la strebo en tempo (tempo estas mono) kaj en budĝeta kosto. La sendevigo je strebo tiel atribuita al tiuj nacioj ne povas estigi estimon je ilia flanko. Kiu ajn havas alvokiĝon rampi rikoltas nur malestimon kaj ĉiam pli grandan postulemon flanke de tiuj, kiuj mastras la trompan ludon.

Tiu ĉi fonto de profito estas plene ekspluatata dank al la kunhelpo kaj al la senenergieco de la regantoj de la neanglalingvaj landoj kiuj, mondskale, reprezentas tamen pli ol 95% el la loĝantaro. Se la brita registaro flatas sin mem pri ekonomia bilanco, kiun iuj envias, tio estas ĝuste al NI, neanglalingvaj civitanoj, kiun ĝi tion ŝuldas ! Tiu perfekta feliĉo, fronte al la mastroj de la ludo, similas al la sinteno de prostuitino admiranta sian prostituiston kiu lukse vivus, dum ŝi estus elmetita al ĉiuj humiligoj, al ĉiuj riskoj kaj malagrablaĵoj.

Tio estas nemezurebla malŝparo. Mondskale, temas pri miliardoj da horoj malŝparitaj en kurado al lingva malsupereco. Fakte, aŭstralia observado montris ke la nedenaskaj angleparolantoj spertas handikapon de 10% kompare kun la denaskuloj en la studado de matematikoj. Tio validas ankaŭ por aliaj lernobjektoj. Tiu malavantaĝo kreskas samproporcie kiel kreskas la studnivelo.

Kun la angla kiel internacia lingvo, la denaska angalingvano iom similas al Obeliks [9] : li jam infanaĝe falis en la kaldronon de la angla.

Estroj de tre grandaj entreprenoj perdis ĉian iluzion pri ĉio-nur-angle. En 1999, Louis Schweitzer, tiam Prezidanto-Ĝenerala-Direktoro (PGD) de Renault, devigis siajn diverslandajn kadrulojn komuniki nur en la angla. En aprilo 2001, komuniko de AFP anoncis ke li deklaris : La lingvo estis malfacilaĵo iom supera al tio, pri kio ni pensis. Ni elektis la anglan kiel la lingvon de la interligo sed tio montriĝis kiel handikapo kun ambaŭflanke reduktita efikeco.

Al la demando Kiu estas la oficiala lingvo de Sanofi-Aventis ?, la PGD de tiu farmacia grupo, Jean-François Dehecq, respondis en la magazino L’Expansion : "Tio certe ne estas la angla. Multnacia entrepreno estas entrepreno en kiu ĉiu povas paroli sian lingvon. Kion oni bezonas en kunveno, tio estas la cerbo de la homoj. Se vi devigas ilin paroli angle, la Angloj-Usonanoj alvenas kun 100% el siaj kapabloj. La homoj kiuj parolas bone kun 50%, kaj la plimulto kun 10%. Kiam oni volas ĉiuj esti Angloj-Usonanoj, oni ne miru que venkas la Angloj-Usonanoj." [10]

Por François Grin, esploristo en la Universitato de Ĝenevo, la angla estas la solvo la plej maljusta kiu ekzistas. Li taksas ke la gajno, kiun Britio eltiras el la nuna superrego de la angla atingas 17 miliardojn da eŭroj jare kaj ke la neta ŝparo realigita fare de tuta Europo se ĝi adoptus Esperanton sumus je 25 miliardoj da eŭroj jare.

Siaflanke, profesoro Michel Serres jam plurfoje diris, ne malprave, ke estas nun pli da surskriboj en la angla sur la muroj de Parizo ol estis da germanlingvaj dum la nazia okupacio.

La akcepto de la lingvo de superregantaj nacioj en la rolo de internacia lingvo enkondukas rilaton de forto kaj forĵetas la principon de justeco.

La devigo lerni kaj uzi la lingvon de superregantaj nacioj kontraŭas la artikolon 1-a de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Neniu estas libera kaj egala en digno kaj rajto kiam estas trudo esprimiĝi en la lingvo de tiuj, kiuj, per ĝi, trudas al la mondo sian manieron ĝin vidi, ĝin mastrumi, ĝin organizi.

Do, la elekto de internacia lingvo estas ankaŭ elekto de socio inter la leĝo de la plej forta kaj la leĝo de la racio kies tipa vehiklo estas Esperanto.

Esperanto estas afero de racio, sed ankaŭ afero de koro. Ĝi naskiĝis en la koro de infano kiu profunde sopiris pri paco, pri frateco, kaj kiu neniam perfidis sian junecon. Pli ol iam ajn ĝi havas ekzistokialon. Unesko akceptis du rekomendojn favore al ĝi, en 1954 kaj 1985.

Ĉe la origino de Esperanto troviĝas D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof, humanisto kiun Unesko celebris en 1959 kiel grava personeco universale agnoskata sur la terenoj de edukado, scienco kaj kulturo. Ŝajnas utile noti, preterdirite, ke la Calendrier laïc international (laika internacia Kalendaro) de la Internacia Federacio de la Liberpensantoj, starigita laŭ esprimdeziro de la kongreso de Barcelono, en 1934, akceptis la nomon de D-ro Dr Zamenhof je la dato de la 10a de oktobro inter la filantropoj kaj humanitaristoj.

Malantaŭ Esperanto troviĝas neniu potenco alia ol la bonvolemo, t.e. volo kiu ekzistas ĉie. Defendi kaj disvastigi Esperanton postulas certan intelektan kuraĝon. La Libera Penso montris tian kuraĝon jam antaŭ jarcento kaj ankoraŭ pli freŝdate.

Novaj defioj atendas nin.

Henri Masson

Ĝenerala Sekretario de SAT-Amikaro

Mocio de la Tutmonda Kongreso de la Libera Penso

La tutmonda kongreso de la Libera Penso,

konsideras ke la lingvobaroj malhelpas la rektan interŝanĝon de ideoj, spertoj kaj informoj en la batalo por la penslibereco, kontraŭ la obskurantismo, la ekspluatado de la kredoj kaj superstiĉoj kaj ke, en perspektivo de socia progreso, sen malutili al la lingva kaj kultura diverseco kaj riĉeco, tiu malhelpo devas esti nuligita per la uzo de lingvo senigita je ĉiuj ligoj kun iu ajn potenco, sennacieca, alirebla kaj justa.

opinias ke la realigo de alirebla, justa kaj efika solvo por la lingva komunikado inter la popoloj viciĝas inter la urĝaĵoj de nia epoko ; ĝi vokas al prikonsidero, en tiu rolo, de Esperanto, kies kampo de aplikado estas jam tre vasta, kaj kiu estis objekto de multaj rekomendoj fare de eminentuloj kaj organizaĵoj inter kiuj Unesko.

vokas sian membraron kaj simpatiantaron engaĝi sin en memvola agado de senlimaj interŝanĝoj kaj de rapida faligo de la lingvobaroj kun celo efike kontraŭstari la racian ekspluatadon de la malracieco, de la mistero, de la kredemo, de la superstiĉoj, de la naiveco. (julio 2005)


[1] La unua kajero de tiu manuskripto, finita en 1904, estis publikigita en Parizo la 15an de aprilo 1905 fare de la Librairie Universelle (Universala Librejo).

[2] "In Praise of Cultural Imperialism ?" “Foreign Policy“, N° 107, Somero 1997, pp. 38-53.

[3] CIA : http://www.cia.gov/cia/publications...

[4] Enciklopedio “Encarta“.

[5] http://www.hoover.org/publications/... : “A Time for Leadership" / "Decision Time for Britain" (Decidtempo por Britio) : "In this twenty-first century, the dominant power is America ; the global language is English ; the pervasive economic model is Anglo-Saxon capitalism."

[6] La starigo de la monopoloj de la scio ; eld. L’Harmattan, Paris. 2002.

[7] La nova milito kontrau inteligenteco. Eld. F.-X. de Guibert, Paris. 2002-2003.

[8] Jarraporto de British Council, jaroj 1987-1988, p. 48.

[9] Heroo, kun Asteriks, de bildrakonto tradukita en multaj lingvoj inkluzive de Esperanto. Lia nerezistebla fizika forto havas originon en tio ke, infanaghe, li falis en kaldronon de magia eliksiro.

[10] L’Expansion (La Ekspansio). 28-an de oktobro 2004.


Annonces

“Secular views in bioethics” Review and Prospects

INTERNATIONAL SYMPOSIUM

Friday, September 30th 2011

Saturday, October 1st , 2011

Campus Universitat de Barcelona

Facultat de Dret de la Universitat de Barcelona

Avda. Diagonal, 684

08034-BARCELO A

Under the auspices of the Observatori de Bioetica i dret and of the Faculte de Droit, universitat de Barcelona (Prof. Maria Casado and Albert Royes)

- Registration form and support – Barcelona symposium

- Registration form and payment (at the order of Libre Pensée) send to : Libre Pensée 10/12 rue des Fossés St Jacques 75005 Paris, France

- Symposium registration + proceedings : 20 €
- Support (50 € and more)

See all the informations in English, French, Spanish, Catalan, Portugais, Neerlandais, Greek